• Polaj tagoj en Kuvajto
  • 20.11.2006
En Kuvajto estis inaŭguritaj Polaj Tagoj. La aranĝo okazas sub la patroneco de la pola senat-marŝalo Bronisław Borusewicz. Dum sia 4-taga estado en Kuvajto li renkontiĝas kun emiro Sabah al Ahmad as Sabah, la tronheredanto Nawaf al Ahmad as-Sabah kaj kun la prezidanto de parlamento Dzassam al-Charaf. Kune kun la marŝalo en Kuvajto estadas delegacio de polaj merkatistoj.