• Interparoloj en Bruselo
  • 20.11.2006
En Bruselo daŭras interparoloj pri la forigo de la rusa embargo por la eksporto de polaj nutraĵ-varoj. La pola ministro por la agrikulturo Andrzej Lepper partoprenas kunsidon de la unia konsilio kaj interparolas kun la unia san-komisaro Markos Kyprianou, kiu estas unu el komisaroj engaĝitaj en solvon de la disputdemando inter Pollando kaj Rusujo. Ekde pasinta semajno la Komisiono intensigis agadojn por solvi la problemon. La plej proksiman vendredon komenciĝos pintrenkonto UE-Rusujo, dum kiu oni volas inaŭguri intertraktojn pri nova komerca inrtekompreniĝo, tamen tio estas ebla nur en la kazo de la unia ĉieskonsento. Pollando vetois la intertraktojn pro la rusa importoembaro je polaj nutraĵvaroj. Subtenis ĝin Francio kaj Litovio.