• EU estas solidara kun Pollando
  • 20.11.2006
„La Eŭropa Unio estas solidara kun Pollando koncerne la rusan embargon je polaj nutraĵvaroj” – tiun ĉi deklaron prezentis lunde Matii Vanhanen la ĉefministro de Finnlando, kiu prezidas ĝis la jarfino la Eŭropan Komunumon. La finna kabinetestro certigis, ke same Finnlando kiel ankaŭ la Eŭropa Komisiono strebas alkonduki al solvo de la disputveka komerca problemo. Laŭ Matii Vanhanen la pola vetoo estas testo por la eŭropa solidareco rilate Moskvon.