• Judkultura ekspozicio en Katowice
  • 21.11.2006
En la Silezia Muzeo en Katowice oni malfermis marde ekspozicion dediĉitan al la kulturo de judoj el la galicia regiono. Ĝis la fino de januaro oni povos spekti en ĝi trezorojn de laika kaj religia kulturo. Plejparto de la eksponaĵoj el la kolekto de la Muzeo por Etnografio kaj Arta Metio en Lvovo koncernas judajn festojn, kiel Pesaĥo, rememoriganta liberigon de judoj el la egipta jugo, aŭ la Lumfesto, Ĥanuka.