• 60-jariĝo de Ŝtata Eldoninstituto
  • 21.11.2006
Sian 60-jariĝon solenas la Ŝtata Eldoninstituto, unu el la plej prestiĝaj polaj eldonejoj. Ĝiaj ĝisnunaj atingaĵoj ampleksas 11 mil titolojn, verkitajn de pli ol 6 mil aŭtoroj. Lige kun la jubileo en la Nacia Biblioteko en Varsovio oni malfermis ekspozicion pri la historio de la eldonejo. En ĝiaj aktujoj troviĝas interalie korespondaĵoj el multjaraj leterkontaktoj kun renomaj polaj verkistoj, kiel Julian Tuwim, Czesław Miłosz aŭ Zbigniew Herbert.