• Damaoj vivos apud kuprofandejo
  • 21.11.2006
Sur terenoj ĉirkaŭantaj la kuprofandejon Legnica ankoraŭ nunjare aperos damaoj, kiu inaŭguros la sisteman bredadon de ĉi tiuj bestoj. En la iama tiel nomata protektozono de la kuprofandejo dum la lastaj kelkdek jaroj oni kreskigis arbaron, kiu kun la tempofluo iĝis vivejo de diversaj mamuloj. Nune vivas tie interalie kapreoloj, leporoj, aproj, vulpoj kaj niktereŭtoj. Post multaj eko-investaĵoj oni sukcesis minimumigi la malutilan influon de la fandejo je la ĉirkaŭa medio.