• Profesoro Wacław Gudowski postenas en Moskvo
  • 21.11.2006
Pola profesoro Wacław Gudowski, direktoro de la Centro por Nuklea Energetiko kaj profesoro de la Reĝa Politekniko en Stokholmo estis nomumita unu el la direktoroj en la Internacia Centro de Scienco kaj Teknologio en Moskvo. Ĝi estas internacia fondaĵo establita por krei civilajn esplor-programonj, por kiuj eblas enlaborigi eksajn sovetuniajn specialistojn pri amaspereigaj armiloj. Ĝi aktivas en plejparto de ŝtatoj konsisitgintaj iam Sovetunion. 80 procentojn de la monrimedoj por ĝia agado liveras la Eŭropa Unio kaj Usono, kontribuas ankaŭ Japanujo, Norvegujo, Korea Respubliko kaj Kanado.