• Juro kaj Justeco subtenas Platformon en Ŝĉecino
  • 21.11.2006
Dum la urboprezidantaj balotoj en Ŝĉecino Juro kaj Justeco subtenos en la dua raŭndo kandidaton de Civitana Platformo, Piotr Krzystek, rivalanta kun la kandidato de la maldekstrularo Jacek Piechota. Aliflanke en Krakovo la kandidato de Juro kaj Justeco, Ryszard Terlecki, estanta alternativa kandidato por la oficanta maldekstrula prezidanto Jacek Majchrowski, deklaris, ke kaze de lia venko en la urbokonsilantaro estos ebla koalicio kun la Civitana Platformo.