• Viandoeksporto al Ukrainujo povos rekomenciĝi
  • 21.11.2006
Kontrolon de dudek polaj viandoproduktaj establoj komencas hodiaŭ veterinaroj el Ukrainujo. Tiuj el la produktejoj, kiuj ricevos pozitivan pritakson, rajtos rekomenci eksporton al Ukrainujo. Laŭ la pola ministro por la mastrumado, Piotr Woźniak, la unuaj establoj povas rericevi eksporto-permeson jam sabate. La malpermeso eksporti polan viandon al Ukrainujo validas ekde la 26-a de marto nunjare.