• Rusaj veterinaroj ne planas kontrolon en Pollando
  • 21.11.2006
La rusa Federacia Servo por Veterinara kaj Sanitara Kontrolo informis marde, ke en la plej proksima tempo ĝi ne planas inspekti polajn viandoproduktejojn. Laŭ ĝia opinio konformajn decidojn oni povas alpreni rezulte de duflankaj intertraktoj. Ĝi tamen ne kapablis precize informi, kiam tiaspecaj polaj-rusaj intertraktoj povus okazi, kion ĝi klarigis per „streĉiteco en la rilatoj” inter Pollando kaj Rusujo.