• Minista katastrofo en Silezio
  • 22.11.2006
En la silezia karbominejo Halemba en Ruda Śląska okazis eksplodo de metano. 8 ministoj pereis, la sorto de pluaj 15 restas nekonata. Dume necesis tamen interrompi la savkampanjon pro la kreskanta koncentriĝo de metano. Sur la terenon de la katastrofo venis la pola prezidento Lech Kaczyński.