• Laŭvica sukceso de polaj retpilkistoj
  • 22.11.2006
Merkrede la pola retpilkista teamo venkis Japanion 3:0. Temis pri la lasta matĉo dum la unua fazo de la mondaĉampionado de retpilkistoj. Polaj sportistoj venkis ĝis nun ĉiujn 5 matĉojn ne perdante eĉ unu serion. En la mondĉampionado nun okazas dutaga paŭzo. Poste polaj retpilkistoj matĉos kun Tunizio, Kanado, Rusujo, Serbio kaj Montenegro.