• Pola profesoro en la Sudafrika Akademio de la Scienco kaj Arto
  • 22.11.2006
Profesoro Jerzy Koch el la Vroclava Universitato estas la unua eksterlandano, kiun oni akceptis kiel efektivan membron al la Sudafrika Akademio de la Scienco kaj Arto. De unu jaro profesoro Koch estis la membro-korespondanto de la Sudafrika Akademio. Por ke li fariĝu efektiva membro la Akademio devis ŝanĝi sian statuson, kiu ne antaŭvidis eblecon membrigi eksterlandanojn. Profesoro Koch gvidas en la Vroclava Universitato la Instituton pri Nuntema Niderlanda kaj Afrikaansa Literaturo.