• Novaj polaj konsulejoj
  • 22.11.2006
Pollando firmigos la konsulan priservon en la landoj, kie multnombre laboras poloj - informis marde la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj. Ĝi deklaris samtempe, ke estas gvidataj interparoloj kun kelkaj landoj pri reguligoj, kiuj ebligos eviti la duoblan priimposton de poloj laborantaj eksterlande. Kiel informis vicministro Paweł Kowal verŝaje venontjare kreiĝos 4 novaj polaj konsulejoj en Manĉestro, Reykjaviko, Saloniki kaj en la suda Italio.