• Unia-rusa interkompreniĝo
  • 22.11.2006
Finnlando prezidanta en la Unio ĝis la jarfino strebas konvinki Pollandon, ke ĝi rezigu pri la vetoo de la unia-rusa interkompreniĝo. Novajn proponojn por Pollando oni planas prezenti merkrede posttagmeze, dum la renkontiĝo de la uniaj ambasadoroj. La eksa konsilanto de la usona prezidento Jimmi Carter profesoro Zbigniew Brzeziński diris merkrede en la intervjuo por Pola Radio, ke Pollando povas atendi helpon de la Unio, koncerne forigon de la rusa embargo por la polaj nutraĵproduktoj, kio motivis la polan starpunkton rilate la unian-rusan interkompreniĝon.