• Helpo por damaĝitoj
  • 22.11.2006
La ministro por la laboro kaj socia politiko, Anna Kalata deklaris, ke la familioj de ĉiuj damaĝitoj dum la metan-eksplodo en la karbominejo „Halemba” ricevos monhelpon egalan al ĉirkaŭ 10 mil zlotoj. Familoj de la pereintaj ministoj ricevos kroman helpon. Ankaŭ la konsilio de Varsovio deklaris monhelpon kaj pretencon disponigi senpage al damaĝitoj sian rekapabligan centron en Mielno. La infanoj de ministoj el Ruda Śląska estos invititaj al la pola ĉefurbo por la vintra feriado.