• Pola prezidento nuligis sian viziton en Kartvelujo
  • 22.11.2006
Prezidento Lech Kaczyński nuligis merkrede sian viziton en Kartvelujo pro katastrofo en la karbominejo „Halemba” en la loko Ruda Śląska [la suda Pollando]. Al Kartvelujo direktiĝis la Sejmmarŝalo Marek Jurek, kiu gvidos la polan delegacion dum la solenaĵoj de la 3-a datreveno de la roza revolucio en tiu ĉi lando.