• Pola esplorcentro en Berlino
  • 23.11.2006
En Berlino oni funkciigas ĵaŭde la Centron de Historiaj Esploroj de la pola Scienc-Akademio. Ĝi estos la unua plene memstara pola scienc-esplora centro ekster la limoj de la lando. Gvidos ĝin profesoro Robert Traba – historiisto, politologo, kulturologo – fondinto de la Kultur-komunumo „Borussia” en Olsztyn (la nord-orienta Pollando). Ĝi de jaroj aktivas favore al kulturo de dialogo kaj toleremo inter la reprezentantoj de diversaj nacioj, konfesiaj kaj tradicioj. La berlina Centro okupiĝos pri la plej nova historio de Pollando kaj Germanio, ĝi ne koncentriĝos sole pri faktoj, ankaŭ esploros iliajn ligojn kun fenomenoj sociaj kaj kulturaj.