• Ordeno "Gloria Artist" por Michail Szwydkoj
  • 23.11.2006
La pola kulturministro Kazimierz Michał Ujazdowski distingis la estron de rusa Agentejo por la Kulturo kaj Kinematografio Michail Szwydkoj per la medalo „Meritiĝinta por la Kulturo – Gloria Artist”. Post la transpreno de la distingo Michail Szwydkoj diris: „Mi servis kaj al Rusujo kaj al Pollando, ĉar se ni sur la kultura kampo kree kunlaboros tio servos al ambaŭ flankoj”. Michail Szwydkoj estas teatrologo, elstara reĝisoro kaj ankaŭ senlaca populariganto de la pola teatro en Rusujo. Dum la solenaĵo oni ankaŭ subskribis apartan protokolon pri intimigo de la pola-rusa kultura kunlaboro.