• Eksporto de polaj nutraĵoj al Rusujo
  • 23.11.2006
Ĵaŭde la lastan tagon laboras en Pollando uniaj ekspertoj, kiuj kontrolas ĉu nia lando plenumas normojn koncerne nutraĵ-eksporton. Laŭ la enkondukaj rezultoj ne ekzistas motivoj, por ke Moskvo konservu malpermeson impori la polajn nutraĵ-produktojn. La aferprezentanto de la Eŭropa Komisiono, Philip Todd informis, ke nia lando progresis, se temas pri la observado de normoj koncerne sekurecon de nutraĵoj, ankaŭ ĝian eksporton. „Tio permesas al la Eŭropa Komisiono konstati, ke la rusa embargo estas malproporcia rilate skalon de la problemo, do Rusujo devintus permesi importi la polajn nutraĵvarojn” – aldonis la aferprezentanto de la Eŭropa Komisiono.