• Anna Fotyga en Norvegujo
  • 23.11.2006
La pola ministro Anna Fotyga finas ĵaŭde sian dutagan viziton en Norvegio. Kiel ŝi informis, la ĉefa punkto de ŝia vizito estis interparoloj kun la norvega samrangulo Jonas Gahr Store kaj kun la prezidanto de norvega parlamento Olav Alkselsen. Oni traktis dum ili internacian temaron: „Inkluzive de la ekstera politiko de la Eŭropa Unio ligita kun energio. Tuta energetika problemaro estas grava punkto de la interparoloj. Pro la proksimiĝanta NATO-pintrenkonto ni priparolos ankaŭ aferojn kun ĝi ligitajn, NATO-engagiĝon en diversaj mondopartoj”. Ministro Fotyga deklaris, ke ŝi ankaŭ okupiĝas pri aferoj de poloj, kiuj ĉiam pli multnombre loĝas en Norvegujo.