• Datreveno de la Roza Revolucio en Kartvelujo
  • 23.11.2006
En Kartvelujo oni solenas la 3-an datrevenon de la Roza Revolucio. La solenaĵojn partoprenas la pola Sejmmarŝalo Marek Jurek, kiu anstataŭas tie la polan prezidenton, kiu pro la tragedio en la pola minejo nuligis sian forveturon. Laŭ la estro de la Studumo pri la Orienta Eŭropo ĉe la Varsovia Universitato Jan Malicki la partopreno de polaj reprezentantoj gravas, ĉar : „Inter la kartvela inteligenturalo cirkulas jena onidiro „Bona kartvelo havas polon kiel familianon”. Kiam en la 1921-a jaro post la atako de la ruĝarmeanoj falis la sendependa Kartvelujo Pollando akcepis elmigrintojn. Ia. por instrukcii soldatojn por la kartvela armeo kaze, se ili estus bezonaj al la patrujo. Tiuj kartveloj oferis al Pollando ĉion, kion ili kapablis defendante ĝiajn limojn en la 1939-a jaro. Naŭ kartveloj pereis en Katyń. Ambaŭ landoj memoras pri tio. Pro tio la kartvela prezidento Saakasvili diris en Bruselo, ke Pollando estas la plej grava aliancano kaj lanĉanto de Kartvelujo”. La solenaĵoj en Kartvelujo okazas ombre de ĝiaj ĉiam malpli bonaj kontaktoj kun Rusujo.