• Kondolencaj reagoj el la mondo
  • 23.11.2006
La informo pri la katastrofo en la pola minejo vaste eĥis en la mondo. Apartaj kondolencaj leteroj atingis Pollandon ia. de germana prezidento Horst Köhler kaj kanceliero Angela Merkel. Helpon en forigo de ĝiaj rezultoj ofertis la federacia lando Norda Rejnlando – Vestfalio, kiu havas multajn ĉi-koncernajn spertojn.