• Nacia Funebro en Pollando
  • 23.11.2006
Ĵaŭde frumatene finiĝis la savkampanjo en la karbominejo „Halemba” en Ruda Śląska (la suda Pollando). Ĉiuj 23 ministoj, kiuj troviĝis en la koridoro dum la marda metan-eksplodo pereis. La pola prezidento Lech Kaczyński proklamis la nacian funebron ĝis sabato. Kulturministro Kazimierz Michał Ujazdowski memorigis, ke nacia funebro signifas periodon de aparta enpensiĝo, periodon manifesti precipan respekton al la vikitmoj. La tuta Pollando peras helpon al la familianoj de damaĝitoj. En la tuta lando estas celebrataj sanktaj mesoj favore al la pereintaj ministoj. La partoprenantoj de la savkampanjo deklaris, ke malgraŭ manko de realaj ŝancoj transvivi tiom grandan metaneksplodon, ili ĝis la fino esperis miraklon. La katastrofo en Ruda Śląska estas unu el plej grandaj tragedioj en la pola minindustrio.