• Kampanjo de Pola Radio
  • 24.11.2006
La nunjaraj enspezoj el la aŭkcio de „Kristnaskaj arbetoj”, organizata de la 1-a programo de Pola Radio kune kun partneroj, estos transdonita al la familioj de la ministoj, kiuj pereis en la minejo „Halemba” en Ruda Śląska. La konkurso je la plej bele pentrita kristnaska arbeto daŭras kvar semajnojn, ekde la 13-a de novembro ĝis la 8-a de decembro. Ĉiun semajnon la ĵurio elektas tri venkajn desegnaĵojn. Ĉiuj verkoj estos ekspoziciotaj dum granda aŭkcio la 15-an de decembro.