• Scienca konferenco en Kievo
  • 24.11.2006
En Kievo komenciĝis scienca konferenco dediĉita al Jerzy Giedroyć. La partoprenantaj ĝin sciencistoj el Ukrainujo, Pollando kaj Francio deziras proksimigi al ukrainanoj la figuron de la kreinto kaj multjara ĉefredaktoro de la pariza monatrevuo „Kultura”. Unu el la organizantoj de la konferenco, publicisto Mykola Riabczuk en sia elpaŝo atentigis, ke ukrainaj intelektuloj povas multon ellerni de Jerzy Giedroyć. Li reliefigis ankaŭ la meritojn de la pola eminentulo por la pola-ukraina interpaciĝo.