• Malkreskas senlaboreco
  • 24.11.2006
Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo en Pollando malkreskas senlaboreco. La nombro de senlaboruloj registritaj fine de oktobro en laboroficejoj estis je 410 mil malpli alta ol en la sama periodo de la pasinta jaro. Maciej Grabowski, ekonomikisto el la Esplorinstituto pri la Merkatomastrumado informis, ke pliboniĝon sur la labormerkato oni notas ekde la komenco de la pasinta jaro. Liaopinie tiu situacio favore influas la mastrumadon.