• Reference al la pola vetoo
  • 24.11.2006
La eksa pola ĉefministro Jerzy Buzek reference al la pola vetoo rilate al la uniaj-rusaj intertraktoj atentigis, ke nun ankaŭ la aŭtoritatoj en Bruselo rimarkas la problemon, kiun kreas la rusa politiko, celanta dividi la Union. Aliflanke la franca ĵurnalo „Liberation” opinias, ke Pollando apogis sian vetoon sur bonaj argumentoj. Nur la vetoo de Varsovio kaŭzis, ke la eŭropa publika opinio eksciis pri la rusa embargo je importo de polaj nutraĵoj – skribas la gazeto.