• Eŭropunia-rusa pintrenkonto en Helsinki
  • 24.11.2006
En Helsinki komenciĝis la eŭropunia-rusa pintrenkonto dum kiu la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jose Barroso estas alvokonta Moskvon, ke ĝi forigu la embargon je la importo de la polaj nutraĵoj. La ĉefa punkto de la renkonto koncerne interparolojn pri la nova unia-rusa interkompreniĝo pro la pola vetoo estis forigita. Kiel informas el Helsinki radia raportistino : „La pintrenkonto perdis sian atrakciecon, kiam evidentiĝis, ke ne eblas inaŭguri intertraktojn koncerne la novan unian-rusan interkompreniĝon. El mallmultaj informoj por ĵurnalistoj rezultas, ke Bruselo kaj Moskvo interkonsentis de multaj jaroj nesolvitan kaj disputan aferon de pagoj pro transflugoj super Siberio. Aliaflanke nemultaj estas informoj pri la rusa importa embargo je polaj nutraĵoj, pri la pola vetoo kaj energetikaj aferoj”.