• Kondolencaj mesaĝoj
  • 24.11.2006
La ĉefministro Jarosław Kaczyński enskribis mesaĝon en la kondolencolibron, elmetitan en la urbooficejo de Ruda Śląska. Ni legas: „Afliktita pro la tragedio, kiu trafis Pollandon, dolorplene, kun la plej alta respekto por la pereintaj ministoj kaj kun vortoj de la plej kora kompato por iliaj familianoj”. Omaĝe al la pereintaj ministoj ĉefministro Kaczyński, sanministro Zbigniew Religa kaj la silezia vojevodo Tomasz Pietrzykowski lumigis torĉojn ĉe la mineja horloĝo. Daŭre alvenas kondolencvortoj al la familioj de la viktimoj. En kondolencotelegramo al la metropolito de Katowice, arkiepiskopo Damian Zimoń, papo Benedikto la 16-a esprimis sian profundan kompaton kaj certigis, ke per la elkora preĝo li ĉirkaŭprenas la familiojn de la mortintoj kaj ĉiujn, kiuj priploras ilian subitan forpason.