• Esploro de cirkonstancoj de la katastrofo
  • 24.11.2006
Finiĝis la elportado de la kadavroj de 23 ministoj, kiuj pereis dum la metaneksplodo en la minejo „Halemba” en Ruda Śląska /la suda Pollando/. La kaŭzojn de la katastrofo esploras prokuroraro, polico kaj ministaj oficejoj. Kiel informis la ŝtatsekretario en la prezidenta kancelario Maciej Łopiński vendrede prezidento Lech Kaczyński subskribis petpostulon al la Plej Supera Kontrol-Ĉambro pri ĝisfunda ekzameno de la cirkonstancoj de la tragedio. Sian laboron inaŭguris ankaŭ speciala eksperto-komisiono, kiu analizos dokumentaron koncerne la laboron kaj ekspluatadon de la elterigoloko, ekde ĝia funkciigo ĝis la lasta mardo.