• Filmtrarigardo en Kabulo
  • 27.11.2006
En Kabulo, en Afganlando, inter la 25-a kaj 28-a de novembro okazas trarigardo de polaj filmoj. Ĝia organizanto estas Afghan Films kunlabore kun la Pola Instituto de Film-Arto. Lige kun la cenzuro-limigoj la organizantoj elektis filmojn produktitajn en la jaroj 1960-2004, interalie de polaj reĝisoroj Jerzy Hoffman kaj Aleksander Ford. La filmtrarigardo en Afganlando estas grava kulturevento kaj samtempe ĝi signas inaŭguron de la kunlaboro inter la pola kaj afganlanda kinematografioj.