• Uniaj veterinaraj ekspertoj vizite en Moskvo
  • 27.11.2006
Al Moskvo venas lunde uniaj veterinaraj ekspertoj por interparoli pri la nutraĵaj sekurecnormoj en la Komunumo. La dutaga vizito ligiĝas kun la averto de la rusaj aŭtoritatoj, ke ili envivigos ekde la venonta jaro malpermeson de viandoimporto el la Eŭropa Unio. Moskvo minacas per embargo, ĉar ĝiaopinie Rumanujo kaj Bulgarujo, kiuj membriĝos jam baldaŭ en la Unio, ne plenumas la uniajn veterinarajn normojn. Bruselo argumentas, ke la malpermeso importi porkoviandon el Bulgarujo kaj Rumanujo, estos konservita ankaŭ post ilia integriĝo kun la Unio.