• Antaŭtage de NATO-pintrenkonto en Rigo
  • 27.11.2006
Antaŭtage de la pintrenkonto de NATO, en Rigo en Latvio, komenciĝas konferenco kun la partopreno de politikistoj, diplomatoj kaj ekspertoj. Ĝiaj partoprenintoj diskutas pri la estonteco de la Nordatlantika Pakto kaj pri la aktualaj aferoj. Marde komenciĝos debatoj, interalie pri la sekureco en Eŭropo, pri la rilatoj de NATO kun Rusujo, kaj pri la misio en Afganlando. Inter la diskutontoj estos la pola defendministro Radosław Sikorski. Al Rigo venos ankaŭ interalie profesoro Zbigniew Brzeziński, la eksa urbestro de Novjorko Rudolf Giulani, la gvidanto de la belorusa opozicio Aleksander Milinkiewicz kaj la estro de la kartvela parlamento Nino Burdzanadze. Lunde komenciĝas ankaŭ la Forumo de Junaj Gvidantoj, kies temo estas globskala kaj regiona sekureco.