• Leĝo pri 24-horaj tribunaloj subskribita
  • 27.11.2006
Prezidento Lech Kaczyński subskribinte leĝon, establantan la 24-horajn tribunalojn, deklaris ke la leĝo envivigas liajn ideojn kontraŭbatali la deliktadon. Li samtempe esprimis la opinion, ke la rezigno pri la rapidigita punado de huliganaj ekscesoj en jurista praktiko rezultigis fakte senpunecon de la deliktuloj. Nun tiaj deliktoj kiel malobservo de korpo-netuŝebleco kaj havaĵdetruo estos punataj laŭofice urĝmaniere.