• Novelektitaj konsilantaranoj inaŭguras laboron
  • 27.11.2006
La novelektitaj konsilantaranoj jam lunde inaŭguras sian laboron. En la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco okazas la unua sesio de la Urbo-Konsilio de Varsovio, dum kiu estis ĵurenoficigitaj 60 novaj konsilantaranoj. En la balotoj al la Konsilio de Varsovio venkis Civitana Platformo, akirante 27 mandatojn. Sur la dua loko estas Juro kaj Justeco kun 22 mandatoj kaj la trian okupas la koalicio Maldekstrularo kaj Demokrataro – kun 11 mandatoj. La unuaj sesioj de la urbaj konsilantaroj okazis ankaŭ en aliaj polaj urboj.