• Oficialaj balotrezultoj
  • 27.11.2006
La Ŝtata Balotkomisiono anoncis oficialajn rezultojn de la dua raŭndo de la elekto de vilaĝ- kaj urb-estroj kaj prezidantoj de grandaj urboj en la skalo de tuta Pollando. La balotfrekventeco dum la 2-a raŭndo de la komunumaj balotoj egalis al 39,4 procentoj kaj tiu rezulto ne multe diferencas disde la neoficialaj rezultoj. En Varsovio venkis la kandidatino de Civitana Platformo, Hanna Gronkiewicz-Waltz akirante 53,18 procentojn de la voĉoj. Por Kazimierz Marcinkiewicz - reprezentanto de Juro kaj Justeco voĉdonis 46,82 procentoj de la varsovianoj. En la ĉefurbo oni notis la plej altan balotfrekventecon, kiu egalis al 53 procentoj.