• Reĝisoro Sławomir Fabicki premiita en Tesaloniko
  • 28.11.2006
Dum la 47-a Internacia Film-festivalo en Tesaloniko la pola filmo „Rekapte” de Sławomir Fabicki, estanta pola kandidato por Oskar-premio, ricevis du premiojn – por la reĝisorado kaj ankaŭ por la ĉefrolanto, aktoro Antoni Pawlicki. La filmo rakontas pri juna sileziano enamiĝinta al pli aĝa ukraina enmigrintino kun infano. Strebante helpi ŝin li implikiĝas en kontraŭleĝan agadon. La filmo estas beletra debuto de la 36-jara reĝisoro.