• Komenciĝas fasto de ortodoksuloj
  • 28.11.2006
Polaj ortodoksuloj komencas la 40-tagan faston antaŭ la Kristnaska Festo, la tiel nomatan „filipan” laŭ la nomo de apostolo. Ĝi daŭros ĝis la 6-a de januaro, kiam laŭ la julia kalendaro okazas la antaŭkristnaska vespero. En Pollando vivas ĉirkaŭ 600 mil ortodoksuloj, plej multaj en la orienta landparto, interalie en la regiono de Bjalistoko.