• Japanoj subvencias restadejon por malsanuloj
  • 28.11.2006
600 mil zlotojn destinis la japana registaro por subteni aĉeton de medicina aparataro, instalota en la restadejo por nekuraceblaj malsanuloj en la loko Oświęcim. Ĝi rolos samtempe kiel omaĝmonumento al la urboloĝantaro, kiu dum la dua mondmilito portis helpon al la malliberigitoj de la nazia koncentrejo Auschwitz. Temas jam pri la dua simila donaco de japanoj atribuita el la Pola-Japana Partnereca Fonduso. La ideodonintoj de la restadejo-monumento estas eksaj malliberigitoj de la koncentrejo Auschwitz. Krom japanoj la ideon subtenas ankaŭ la registaro de Italujo.