• Varsovia Borso kunlaboras kun Ukrainujo
  • 28.11.2006
La estro de la varsovia Borso, Ludwik Sobolewski, deklaris, ke venontjare oni malfermos ĝian filion en Kievo. La promocio de la pola borso en Ukrainujo kaj sur aliaj merkatoj de la centra-orienta Eŭropo estas grava tasko, rezultanta el la plano konstrui en Varsovio regionan financan centron. Por grandigi la nombron de ukrainaj kompanioj, registritaj en la varsovia borso, ĝiaj reprezentantoj subskribis marde kunlabor-kontrakton kun la ukraina firmao Alter Finance.