• 15 jaroj de Pola-Germana Junulara Interŝanĝo.
  • 28.11.2006
Unu kaj duona miliono da junaj poloj kaj germanoj partoprenis dum la lastaj 15 jaroj en projektoj, organizitaj fare de la Pola-Germana Junulara Interŝanĝo. Dum renkontiĝo, finanta la jubileajn solenaĵojn, Andrzej Krawczyk el la kancelario de la pola prezidento substrekis, ke ĝuste la reciprokaj vizitoj de gejunuloj estas grava temvefto en la interparoloj de la ambaŭlandaj prezidentoj. Laŭ Jutta Frasch el la germana ambasado renkontiĝoj de gejunuloj decidas pri la estonteco de la rilatoj inter ambaŭ socioj.