• Marek Jurek en Bruselo
  • 28.11.2006
Marŝalo de la Sejmo, Marek Jurek, vizitas marde Bruselon, kie li interalie renkontiĝas kun la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Josep Borell, kaj kun prezidantoj de ĉiuj ĝiaj parlamentaj frakcioj. Marŝalo Jurek intencis interparoli en Bruselo pri la pola vetoo rilate la intertraktojn Unio-Rusujo kaj pri la komuna energetika sekureco de la uniaj landoj. Antaŭ sia vizito li rememorigis en intervjuo por PAP-agentejo, ke ekde la komeco de sia membriĝo en la Unio Pollando opiniis, ke la rilatoj kun Rusujo kadre de la Unio devus esti formataj laŭ la principo de solidareco.