• NATO- pintrenkontiĝo en Rigo
  • 28.11.2006
En Rigo komenciĝas marde dutaga pintrenkontiĝo de 26 NATO-ŝtatoj. Ĝiaj ĉefaj temoj estos la misio en Afganlando, alkonformigo de la defendokapabloj al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj kaj politika engaĝiĝo, inkluzive de la energetika sekureco. Pollandon reprezentas en Rigo prezidento Lech Kaczyński, kiun akompanas la ministro por la eksterlandaj aferoj, Anna Fotyga kaj defendoministro Radosław Sikorski.