• Nova filmo de David Lynch en Lodzo
  • 29.11.2006
Dum la 14-a Festivalo "Cammerimage" en Lodzo oni montris interalie la plej novan filmon de David Lynch "Inland Empire". La usona reĝisoro tre favore taksis la ludon de la rolantaj en ĝi polaj aktoroj Krzysztof Majchrzak kaj Karolina Gruszka. Dum porĵurnalista konferenco li ankaŭ rakontis pri sia unua vizito en Lodzo antaŭ 6 jaroj kaj subita enamiĝo al ĝia etoso. Ĝuste ĝi inspiris lin krei sian nunan filmon.