• Britaj ekologoj por akrocefaloj ĉe Biebrza-rivero
  • 29.11.2006
Britaj ekologoj aĉetis grundojn en nordorienta Pollando por protekti vivantajn tie maloftajn speciojn, interalie akrocefalon. Kadre de la unia projekto temas pri 1000-hektara marĉotereno ĉe Biebrza-rivero. La aĉetitan terenon ili transdonos al la Pola Societo por la Birdoprotektado, kiu zorgos pri la establo de la tiea rezervejo. 80 procentoj de la akrocefaloj vivantaj en uniaj landoj loĝas ĝuste ĉe Biebrza-rivero en Pollando.