• Specialistoj pri prostato debatas en Ŝĉecino
  • 29.11.2006
Ĉirkaŭ 150 sciencistoj el pli ol 20 jaroj partoprenas tritagan konferencon en Ŝĉecino, dediĉitan al genetika risko malsaniĝi je kancero de prostato. La kunvenon de genetikistoj kaj urologoj el interalie Usono, Aŭstralio, Germanio, Finnlando, Britio kaj Pollando kunorganizas la brita Societo de Kanceraj Esploroj kaj la Pomeria Medicina Akademio en Ŝĉecino. La internacia projekto, pri kiu oni diskutas, celas difini grupon de plialtigita risko malsaniĝi je prostato-kancero kaj organizi ĝian monitoradon en la landoj partoprenantaj la projekton.