• Pollando vide al prezidanteco en Unio en 2011
  • 29.11.2006
Per renkontiĝo kun partopreno de la aŭstra diplomato Martin Sajdik la fondaĵo "demosEuropa - Centro por la Eŭropa Strategio" inaŭguris la programon "La pola prezidanteco en la Eŭropa Unio". Pollando prezidos la laborojn de la Unio en la 2011-a jaro kaj jam estas sciate, ke tiuperiode okazos interalie pintrenkotniĝo Unio-Azio. Laŭ la direktoro de la fondaĵo demosEuropa, Paweł Świeboda, ni certe povas utiligi plurajn aŭstrajn spertojn kaj gravas interalie, ke laŭeble rapide ni komencu instrukcii homojn, kiuj realigos taskojn ligitajn kun la prezidado de la uniaj laboroj.