• Senatmarŝalo en Kartvelujo
  • 29.11.2006
La marŝalo de la Senato, Bogdan Borusewicz, komencas merkrede kvartagan viziton en Kartvelujo, kie li interparolos interalie pri la situacio en la kaŭkaza regiono, inkluzive la kartvelan-rusan disputon, kaj pri la eventuala laŭsektora malfermo de la pola labormerkato por kartveloj. La okazon por konatiĝi kun la starpunkto de la kartvelaj aŭtoritatoj konsistigas liaj renkontiĝoj kun prezidento Michael Saakaŝvili, ĉefministro Zurab Nogaideli kaj la prezidantino de la parlamento Nino Burĝanadze.