• NATO-pintrenkontiĝo sen surprizoj
  • 29.11.2006
La pintrenkontiĝo de NATO-ŝtatoj finiĝinta en Rigo kongrue kun la atendoj ne signis multan ŝanĝon rilate la plej gravajn aferojn, do la mision en Afganlando kaj difinon de la alianca evoludirekto. En la komuna deklaro 26 ŝtatgvidantoj akorde konstatis, ke per la komuna operaco NATO volas garantii sekurecon en Afganlando. La ĝenerala sekretario de la alianco, Jaap Hoop de Scheffer, dankis al Pollando pro la decido pligrandigi sian kontingenton. En la ĉefmisio de NATO partoprenos ankaŭ soldatoj el aliaj landoj, inkluzive de Norvegujo kaj Ĉehio. Prezidento Lech Kaczyński, kiu prezidis la polan delegacion, esprimis la kontenton, ke en la fina dokumento estis menciita afero grava por Pollando, nome la energetika sekureco kaj plivastigo de NATO.